July 23rd, 2021

Esperanto

(no subject)

Neniam mi volis kabei tiom forte, kiel nun. Aŭ almenaŭ "foriri al interna elmigrado" ene de la movado.
Mi estas en pluraj socioj, kiel ĉiu homo, sed miaj socioj pri nuna situacio estas sufiĉe raciaj — krom esperantistoj. La kvanto de kontraŭvakcinistoj estas terura. Kaj, kio estas plej interese, se legi fejsbukon, temas precipe pri rusia e-movado.

Jen denove, la "terapeŭto-fiakordionisto el apuda regiono" metis la videon, ke "30% baldaŭ formortos pro injekto", kiel "unu el opinioj". Nu, ĉiuj scias jam, kio li estas, sed li ankaŭ estas terapeŭto... Kaj en la komento venas iu baŝkiro kun konata nomo, dirante, ke "eble post jardekoj vakcinitaj havos problemojn". Nu jes, post ses jardekoj mi plej eble havos problemojn, se ankoraŭ vivos...

Bedaŭrinde, nia societo estas tiom mallarĝa en la lando, ke tute ne eblas, estante en la movado, kaŝiĝi de idiotoj. Estas interesa nova generacio, sed, unue, nia movado apenaŭ havas homojn "de meza aĝo", plej agema. Kaj tiuj junuloj, certe, kabeos por labori kaj por reveni ĉe la emeritaĝo.

Kaj due.
Esperanto estas nekutima intereso, do ĝi alvokas "nekutimajn" homojn. Estas mojose... ĝis la momento, kiam mi (kiu ŝatas neordinarajn homojn kaj, verŝajne, ankaŭ estas ne plej kutima) — mi jam volas krii: "Homoj! Ĉu inter ni estas almenaŭ deko da NORMALAJ?"
Esperanto malgajnas ne nur pro superstiĉoj ja. La problemo estas en tio, ke eksteruloj VIDAS NIN. Kaj tiu momento estas (eble eĉ pli) aktuala ankaŭ al fremdlandanoj.